Esperanto: Kapitel 13 - Lösung der Übersetzungsübung
Aus Wikibooks
- La orienta vento estas seka kaj la suda vento estos tro varma.
- Okcidenta vento blovis kontraŭ la ventoflago, sed la greno bezonis sudan venton.
- Norda vento blovas kaj mi opinias ke neĝos baldaŭ.
- Morgaŭ estos bela vetero, ĉar nun blovas agrabla vento.
- La floroj velkos, ĉar tiuj infanoj kolektis ilin.
- Ili parolas pri tiu parko, sed mi ne volas promeni, ĉar nuboj estas sur la ĉielo.
- Ni almenaŭ portas umbrelon, kaj mia frato tenos ĝin super niaj kapoj.
- Mia fratino diras: „Patrino kaj mi timas, ke pluvos.“
- Mia juna fratino estos zorga pri tiu nova umbrelo.
- Mi miras, ĉu ŝi morgaŭ promenos.
- Tiu parko estas agrabla kaj la herbo estas mola kaj verda.
- La birdoj nun konstruas sian neston en tiuj branĉoj super niaj kapoj.
- La ĉielo super ni estas blua kaj okcidenta vento komencas blovi.
- Mi povas vidi tiun ventoflagon sur tiu granda domo apud la parko.
- La patrino diras, ke mia fratino morgaŭ havos novan ĉapelon.
- Ŝi estos zorga pri tiu ĉapelo.
- La amiko de mia patro estas tre zorga pri sia filo.
- Oni vidas, ke li ne estas forta knabo.