Esperanto: Kapitel 19 - Lösung der Übersetzungsübung
Aus Wikibooks
- Septembro, oktobro kaj novembro estas la monatoj de la aŭtuno.
- En ĉi tiuj monatoj oni rikoltas la flavan grenon kaj kolektas diversajn fruktojn.
- La folioj sur la arboj ĉirkaŭ ni estas ruĝaj kaj flavaj.
- Ili komencas fali de la branĉoj kaj kuŝas sur la tero.
- Ju pli forte la malvarma norda vento blovas tra la branĉoj, des pli baldaŭ la folioj falas.
- Ili kuŝas sub la nudaj arboj, kun la bruna herbo.
- Ju pli baldaŭ neĝas, des pli baldaŭ la tero ŝajnos havi blankan tapiŝon.
- La neĝo tute kovros la herbon dum la monatoj de la vintro.
- Tiuj monatoj estas decembro, januaro kaj februaro.
- De tiam, glacio kaj neĝo kovros la straton kaj tute kaŝos ĝin.
- Glacio ofte estos sur la akvo de la rivero.
- Ni pli ŝatas tiun sezonon ol marton, aprilon kaj majon.
- Ni eĉ pli ŝatas ĝin ol la someron.
- La monatoj de ĉi tiu estas junio, julio kaj aŭgusto.
- La somero estas la plej varma sezono de la tuta jaro.
- Tial ni ofte diras, ke la somero estas la plej agrabla sezono.
- Pro ĝiaj multaj plezuroj mi ŝatas la someron.
- Li estas inter la printempo kaj la aŭtuno.