Esperanto: Kapitel 21 - Lösung der Übersetzungsübung

Aus Wikibooks

Wechseln zu: Navigation, Suche
  1. Mardon mia frato aŭdis interesan rakonton, kaj merkredon vespere, post la plezura promeno li rakontis ĝin al mi.
  2. La rakonto estas ke antaŭ multaj jaroj dio faris la belan novan mondon, kaj tiam donis ĝin al la sezonoj.
  3. Ĉi tiuj ridis pro ĝojo, kaj diris ke ili bone zorgos pri ĝi.
  4. Ili estis pretaj por la ĝojo, kaj ankaŭ volis energie labori por la bono de la nova juna mondo.
  5. Preskaŭ jaron ili estis feliĉaj, sed ĉi tiuj sezonoj estis tro diversaj, kaj ne longe povis resti amikoj.
  6. La brila somero ploris, kaj riproĉis la lacan aŭtunon.
  7. La aŭtuno preferis ripozi, kaj malŝatis la kotan veteron de la malkonstanta printempo.
  8. La kvieta vintro kaŝis sin sub la frosto kaj la mola blanka neĝo, kaj volis dormi.
  9. Ju pli longe ili gardis la mondon inter si, des pli ili malpacis.
  10. Baldaŭ la aŭtuno faris la proponon: "Ni dividos la mondon."
  11. Tuj ĉi tiun matenon la sezonoj dividis la mondon inter si.
  12. La nordaj kaj sudaj landoj nun apartenas al la vintro, kaj la mezo de la mondo apartenas al la somero.
  13. La printempo kaj aŭtuno prenis por si la landojn inter la vintro kaj somero.
<<< zurück zum Kapitel Inhalt Deutsch-Esperanto >>>
Persönliche Werkzeuge