Esperanto: Kapitel 12 – Übersetzung der Leseübung

Aus Wikibooks
Zur Navigation springen Zur Suche springen

La ventoflago

Estis varma vetero, la suno brilis, kaj suda vento blovis. Tamen la nova ventoflago sur la domo diris al si: „La sudan venton mi ne ŝatas. Mi preferas orientan venton.“

La vento orienta aŭdis la diron kaj ĝi venis kontraŭ la ventoflagon. Pluvis kaj pluvis, kaj oni estis kolera kontraŭ la ventoflago, ĉar ĝi montris orientan venton. Ĝi diris: „Pluvas nun, sed la greno en la kampoj bezonos sekan veteron. Oni estos kolera kontraŭ mi, ĉar mi montras orientan venton.“

La okcidenta vento aŭdis la ventoflagon, kaj baldaŭ venis. Ĝi ne estis forta, sed ĝi estis seka kaj agrabla vento, kaj ne portis pluvon. La viroj, virinoj, kaj junaj infanoj volis trinki, sed ili ne havis akvon. La greno kaj la floroj velkis, kaj la fruktoj ankaŭ falis. La nova ventoflago diris: „Oni estos kolera kontraŭ mi, ĉar ne pluvas. Oni opinios ke, ĉar mi montras okcidentan venton, la fruktoj falas, kaj la greno kaj floroj velkas. Mi ŝatas montri nek okcidentan nek orientan venton!“

La norda vento aŭdis kaj venis al la ventoflago. La vetero ne estis agrabla, kaj la virinoj kaj la junaj infanoj ne estis varmaj. Neĝis, kaj oni estis kolera. Oni diris „La greno kaj la fruktoj bezonas varman veteron, sed hodiaŭ neĝas. Ni preferas la sudan venton. Ni havis ĝin, antaŭ la orienta, la okcidenta, kaj la norda ventoj. La ventoflago ne estas fidela amiko al ni. Ĝi ne montras bonajn ventojn, kaj ni volas rompi ĝin!“ Oni kuris al la domo, kaptis la novan ventoflagon, kaj ankaŭ rompis ĝin. Ĝi falis, kaj kuŝis sur la vojo antaŭ la domo.

Die Wetterfahne

Es war einmal warmes Wetter, die Sonne schien und ein Südwind blies. Trotzdem sagte die neue Wetterfahne auf dem Haus zu sich: „Der Südwind gefällt mir nicht. Ich mag lieber Ostwind.“

Der Ostwind hörte das Gesagte und er kam gegen die Wetterfahne. Es regnete und regnete und man war wütend auf die Wetterfahne, weil sie Ostwind anzeigte. Sie sagte: „Nun regnet es, aber das Getreide auf den Feldern wird trockenes Wetter brauchen. Man wird wütend auf mich sein, weil ich Ostwind anzeige.“

Der Westwind hörte die Wetterfahne und kam bald. Er war nicht stark, aber er war ein trockener und angenehmer Wind und trug keinen Regen mit sich. Die Männer, Frauen und jungen Kinder wollten trinken, aber sie hatten kein Wasser. Das Getreide und die Blumen welkten, und die Früchte fielen auch. Die neue Wetterfahne sagte: „Man wird wütend auf mich sein, weil es nicht regnet. Man wird denken, weil ich Westwind zeige, fallen die Früchte und das Getreide und die Blumen welken. Ich mag weder West- noch Ostwind zeigen!“

Der Nordwind hörte das und kam zur Wetterfahne. Das Wetter war nicht angenehm und den Frauen und jungen Kindern war nicht warm. Es schneite und man war wütend. Es wurde gesagt: „Das Getreide und die Früchte benötigen warmes Wetter, aber heute schneit es. Wir bevorzugen den Südwind. Wir hatten ihn vor dem Ost-, dem West- und dem Nordwind. Die Wetterfahne ist kein treuer Freund zu uns. Sie zeigt keine guten Winde an und wir wollen sie zerbrechen!“ Man rannte zum Haus, griff die neue Wetterfahne und zerbrach sie auch. Sie fiel und lag dann auf dem Weg vor dem Haus.