Esperanto: Kapitel 15 – Übersetzung der Leseübung

Aus Wikibooks
Zur Navigation springen Zur Suche springen

La ruza juna viro

Ruza juna viro kaj bona maljuna viro iris trans dezerton. Tiu havis nigran ĉevalon, ĉi tiu havis blankan ĉevalon. „Vi gardos niajn ĉevalojn dum la nokto, ĉu ne?“ diris la juna viro per dolĉa voĉo al sia amiko, „Ĉar dum la nokto oni ne povos vidi mian nigran ĉevalon, sed malamikoj povos tuj vidi vian blankan ĉevalon. Oni povos ŝteli tian ĉevalon, ĉar vi estas maljuna kaj malforta, kaj ne povos malhelpi malamikojn.“

Tia propono ne ŝajnis agrabla al la maljuna viro. Li ne estis kontenta, tamen li ne volis perdi sian ĉevalon, ĉar li estis malriĉa. Li diris al si ke li donos sian blankan ĉevalon al la juna viro, kaj prenos ties nigran ĉevalon. Tuj li diris al ĉi tiu: „Sed per via helpo mi ne perdos mian ĉevalon: Mi donos la mian al vi, kaj prenos vian ĉevalon. La via estas malbela, sed ĝi estas almenaŭ nigra; vi donos ĝin al mi, ĉu ne?“ – „Jes,“ respondis la ruza juna viro, kaj li donis sian nigran ĉevalon al tiu, kaj prenis la blankan ĉevalon.

„Nun,“ diris la maljuna viro, „Vi estas kuraĝa kaj forta, kaj vi gardos la ĉevalojn, ĉu ne? Vi povos malhelpi malamikojn per tiu granda akra tranĉilo, kaj oni ne povos ŝteli vian blankan ĉevalon.“ La ruza juna viro ne hontis. Li respondis: „Mia kara amiko, mi nun dormos, ĉar oni ne ŝtelos blankan ĉevalon. Mi povos vidi tian ĉevalon dum la nokto, kaj malhelpi malamikojn. Sed tiu ĉevalo via havas la koloron de la nokto, kaj eĉ nun oni povas ŝteli ĝin.“ La malkontenta maljuna viro diris per kolera voĉo: „Ĉu vi ne hontas pri tia propono?“ Tamen la ruza juna viro tuj komencis dormi, kaj la maljuna viro gardis la ĉevalojn dum la tuta nokto.

Der listige junge Mann

Ein listiger junger Mann und ein guter alter Mann gingen durch eine Wüste. Der Erstere hatte ein schwarzes Pferd und der Letztere hatte ein weißes Pferd. „Du wirst unsere Pferde während der Nacht bewachen, oder?“ sagte der junge Mann in einer süßen Stimme zu seinem Freund. „Weil man in der Nacht mein schwarzes Pferd nicht sehen werden kann, aber Feinde werden sofort dein weißes Pferd sehen können. Man wird so ein Pferd stehlen können, weil du alt und schwach bist und die Feinde nicht daran hindern können wirst.“

So ein Vorschlag schien dem alten Mann nicht angenehm. Er war nicht zufrieden, doch trotzdem wollte er sein Pferd nicht verlieren, da er arm war. Er sagte sich, dass er sein weißes Pferd dem jungen Mann geben werde und dessen schwarzes Pferd nehmen werde. Sofort sagte er zu diesem: „Aber durch deine Hilfe werde ich mein Pferd nicht verlieren: Ich werde dir meins geben und dein Pferd nehmen. Deins ist hässlich, aber es ist wenigstens schwarz; du wirst es mir geben, oder?“ – „Ja“, antwortete der listige junge Mann und gab diesem sein schwarzes Pferd und nahm das weiße Pferd.

„Nun“, sagte der alte Mann, „Du bist mutig und stark und du wirst auf die Pferde aufpassen, gell? Du wirst die Feinde mit diesem großen scharfen Messer aufhalten können und man wird dein weißes Pferd nicht stehlen können.“ Der listige junge Mann schämte sich nicht. Er antwortete: „Mein lieber Freund, ich werde nun schlafen, weil man kein weißes Pferd stehlen wird. Ich werde so ein Pferd während der Nacht sehen können und die Feinde aufhalten. Aber dieses deinige Pferd hat die Farbe der Nacht und sogar jetzt kann man es stehlen.“ Der unzufriedene alte Mann sagte mit wütender Stimme: „Schämst du dich nicht für deinen Vorschlag?“ Doch der listige junge Mann fing sofort an zu schlafen und der alte Mann bewachte die Pferde die ganze Nacht lang.