Esperanto: Kapitel 16 – Übersetzung der Leseübung
Malamikoj en la dezerto
Juna viro kaj lia saĝa patro volis iri trans la dezerton, kun siaj amikoj. La amikoj estis fortaj, kaj la juna viro estis tre kuraĝa. Ili restis en malgranda urbo dum la nokto, kaj forrajdis kun tiuj amikoj. La patro kaj la filo opiniis ke la amikoj kun ili povos helpi per siaj akraj glavoj. Ili opiniis ke ili povos forpeli la malamikojn. Eĉ en la dezerto oni trovas malamikojn. Tiaj malamikoj forprenas la monon de bonaj viroj. La juna viro estis kontenta, ĉar li estis kun la amikoj. La maljuna viro estis kontenta ĉar li estis kun sia filo.
Baldaŭ la nokto venis. Estis tre malluma tie en la dezerto, kaj ili preskaŭ ne povis vidi. Dum la fruaj horoj de la nokto la patro aŭdis voĉojn, kaj preskaŭ tuj li vidis la malamikojn. La ruzaj malbonaj viroj rapidis tien, kaj vokis la maljunan viron. La malkuraĝaj amikoj de la patro kaj filo nek restis tie, nek helpis forpeli la malamikojn. Ili tuj forkuris. La malamikoj staris ĉirkaŭ la patro, kaj forpuŝis lin de lia ĉevalo. La filo volis malhelpi ilin, sed li ne povis. Li povis nur resti kun la patro, kaj gardi lin tie kontraŭ la glavoj de la malamikoj.
Baldaŭ la malamikoj komencis forpreni la monon el la poŝoj de la saĝa maljuna viro. La kolera filo diris per maldolĉa (bitter) voĉo: „Ĉu vi ne hontas? Ĉu vi lasos al ni nek la ĉevalojn nek nian monon?“ Sed la malamikoj respondis: „Ne, ni lasos al vi nek la ĉevalojn nek la monon. Ni ne estas malsaĝaj.“ Post tiu diro ili tuj forrapidis, kaj prenis kun si la ĉevalojn.
Feinde in der Wüste
Ein junger Mann und sein weiser Vater wollten mit ihren Freunden durch die Wüste gehen. Die Freunde waren stark und der junge Mann war sehr mutig. Sie blieben über die Nacht in einer kleinen Stadt und ritten mit jenen Freunden fort. Der Vater und der Sohn dachten, dass die Freunde mit ihnen [dabei] mit ihren scharfen Schwertern helfen werden könnten. Sie dachten, dass sie die Feinde vertreiben könnten. Sogar in der Wüste findet man Feinde. Solche Feinde nehmen guten Menschen das Geld weg. Der junge Mann war zufrieden, weil er mit seinen Freunden zusammen war. Der alte Mann war zufrieden, weil er mit seinem Sohn war.
Bald kam die Nacht. Es war sehr dunkel dort in der Wüste und sie konnten fast nicht sehen. In den frühen Stunden der Nacht hörte der Vater Stimmen und fast sofort sah er die Feinde. Die schlauen bösen Männer eilten dorthin und riefen den alten Mann. Die feigen Freunde des Vaters und des Sohns blieben nicht dort, noch halfen sie, die Feinde zu vertreiben. Sie rannten sofort weg. Die Feinde standen um den Vater herum und stießen ihn von seinem Pferd weg. Der Sohn wollte sie hindern, konnte aber nicht. Er konnte nur beim Vater bleiben und ihn dort gegen die Schwerter der Feinde beschützen.
Bald fingen die Feinde an, das Geld aus den Taschen des weisen alten Mannes wegzunehmen. Der wütende Sohn sagte mit bitterer Stimme: „Schämt ihr euch nicht? Werdet ihr uns weder die Pferde noch unser Geld lassen?“ Aber die Feinde antworteten: „Nein, wir werden euch weder die Pferde noch das Geld lassen. Wir sind nicht dumm.“ Nachdem sie dies gesagt hatten, eilten sie sofort davon und nahmen die Pferde mit sich.