Esperanto: Kapitel 17 – Übersetzung der Leseübung
Frederiko la Granda kaj la juna servisto
Hieraŭ mi legis interesan libron pri Frederiko la Granda („der Große“). En ĝi oni rakontas ke la reĝo kun plezuro legis aŭ skribis per sia plumo, dum malfruaj horoj de la nokto. Agrabla juna knabo, la plej juna el la servistoj, tiam restis ekster la pordo. Ĉar la reĝo legis plej interesan novan libron, li ne opiniis ke la horo estas malfrua. Li vokis sian malgrandan serviston, sed la knabo, nek venis nek respondis. La reĝo iris tien, kaj trovis la knabon ekster la pordo. Li vidis ke la knabo dormas sur malalta seĝo. Tiam Frederiko la Granda ne estis kolera, sed hontis ĉar li vokis la infanon.
La reĝo Frederiko vidis leteron en la poŝo de la knabo. Tuj li prenis la leteron el lia poŝo, kaj rigardis ĝin. Ĝi estis letero al la servisto, de lia patrino. Ŝi ne estis riĉa virino, ŝi ŝajnis esti tre malriĉa. En ĉi tiu letero la patrino diris per la plumo ke ŝi amas la filon. Ŝi dankis al li, ĉar li skribis al ŝi longan leteron. Ŝi ankaŭ dankis al li, ĉar li donis al ŝi monon. La reĝo volis esti tre bona al tia filo. Kun la plej granda zorgo li metis monon el sia poŝo kun la letero kaj tiam lasis la leteron en ties poŝo.
Tiam li formarŝis al sia ĉambro, kaj vokis la malgrandan serviston. La knabo tuj aŭdis, kaj rapidis tra la pordo. Li kuris tra la ĉambro, kaj staris antaŭ la reĝo. „Ĉu vi dormis?“ diris Frederiko Granda. „Jes, mi timas ke mi preskaŭ dormis,“ respondis la knabo, „kaj mi tre hontas.“ Tiam li metis la manon en la poŝon, kaj trovis la monon. Li ŝajnis malfeliĉa kaj diris kun granda timo „Malamiko metis ĉi tiun monon en mian poŝon! Oni opinios ke mi ŝtelis ĝin! Oni malamos min, kaj forpelos min!“ Frederiko respondis, „Ne, mi donis ĝin al vi, ĉar mi ŝatas bonajn knabojn. Mi gratulas al via patrino, ĉar ŝi havas tian filon.“
Friedrich der Große und der junge Diener
Gestern las ich ein interessantes Buch über Friedrich den Großen. In ihm erzählt man, dass der König in späten Stunden der Nacht mit Freude las oder mit der Schreibfeder schrieb. Ein angenehmer junger Knabe, der jüngste der Diener, wartete zu dieser Zeit außen an der Tür. Weil der König das interessanteste neue Buch las, fand er nicht, dass die Stunde spät sei. Er rief seinen kleinen Diener, doch der Knabe kam nicht, noch antwortete er. Der König ging dorthin und fand den Knaben außen an der Tür. Er sah, dass der Knabe auf einem niedrigen Stuhl schlief. Hierauf war Friedrich der Große nicht wütend, sondern schämte sich, dass er das Kind gerufen hatte.
Der König Friedrich sah einen Brief in der Tasche des Knaben. Sofort nahm er den Brief aus der Tasche und schaute ihn an. Es war ein Brief an den Diener, von seiner Mutter. Sie war keine reiche Frau, sie schien sehr arm zu sein. In diesem Brief sagte die Mutter mittels der Feder, dass sie ihren Sohn liebe. Sie dankte ihm, weil er ihr einen langen Brief geschrieben hatte. Sie dankte ihm auch, weil er ihr Geld gegeben hatte. Der König wollte sehr gut sein zu so einem Sohn. Mit größter Sorgfalt legte er dem Brief Geld aus seiner Tasche bei und ließ dann den Brief in dessen Tasche.
Dann ging er weg zu seinem Zimmer und rief den kleinen Diener. Der Knabe hörte es (diesmal) sofort und eilte durch die Tür. Er rannte durch das Zimmer und stand vor dem König. „Hast du geschlafen?“, sagte Friedrich der Große. „Ja, ich fürchte ich habe fast geschlafen“, antwortete der Knabe, „und ich schäme mich sehr.“ Dann steckte er die Hand in die Tasche und fand das Geld. Er schien noch unglücklicher zu werden und sagte mit großer Furcht: „Ein Feind hat mir dieses Geld hier in meine Tasche getan! Man wird glauben, ich hätte ihn bestohlen! Man wird mich hassen und mich vertreiben!“ Friedrich antwortete: „Nein, ich habe es dir gegeben, weil ich gute Knaben mag. Ich gratuliere deiner Mutter, weil sie so einen Sohn hat.“