Esperanto: Kapitel 28 – Übersetzung der Leseübung
Pri la avo kaj la avino
Mia avo estas tre afabla persono. Li estas maljunulo kun blankaj haroj kaj blanka barbo. Li havas bluajn okulojn, kaj la brovoj super ili estas eĉ pli blankaj ol liaj haroj. Kvankam li loĝas en nia vilaĝo de antaŭ kelkaj jaroj, li antaŭe loĝis en Skotlando. Antaŭ multaj jaroj li estis soldato, kaj li ofte parolas al mi pri la bataloj kaj venkoj de tiu tempo. Sidi kviete sur la verando kaj rakonti tiajn rakontojn al la nepo ŝajne donas al li multe da plezuro. Multajn fojojn je la fino de la tago li sidas tie, kaj parolas pri tiaj aferoj ĝis malfrua horo de la vespero. Sidi ĉe liaj piedoj kaj aŭdi liajn rakontojn estas tre interese al mi.
Komence, dum mi estas ĉe li, mi kutime demandas „Ĉu oni sukcesis en tiu batalo?“ Tuj li balancas la kapon kaj komencas pacience rakonti pri la venkoj kaj malvenkoj („Niederlagen“). Li malofte respondas „Mi ne scias,“ al miaj demandoj „Kiam,“ kaj „Kial.“ Kelkajn fojojn li diras „Mi havas tiun opinion, sed mi ne bone scias pri la tuta afero, kaj mi miras ĉu aliaj personoj scias pli bone.“ Ĉar li estas multe studinta kaj pensinta, liaj opinioj estas treege interesaj. Li ĝojas tial ke mi demandas pri aferoj okazintaj, ĉar tiaj demandoj montras ke mi ankaŭ pensas pri ili.
Mia avino estas malgranda, kun belaj bukloj da tute blankaj haroj. Ŝi havas belajn brunajn okulojn, kun longaj nigraj okulharoj. Oni diras ke antaŭ multaj jaroj ŝi estis belulino. Eĉ nun estas plezure rigardi ŝin, kaj vidi ŝiajn ruĝajn vangojn. De antaŭ kelkaj jaroj ŝi portas okulvitrojn por legi, skribi aŭ kudri, kaj ŝi bezonas ripozon post malmulte da laboro. Promeno de eĉ kilometro estas tro longa nun por la avino. Oni diras ke ŝi ne vivos tre longan tempon, kaj tia penso donas malĝojon al ni, ĉar ni treege amas la afablan paciencan avinon.
Über Großvater und Großmutter
Mein Großvater ist eine sehr nette Person. Er ist ein Greis mit weißen Haaren und einem weißen Bart. Er hat blaue Augen und die Augenbrauen über ihnen sind sogar weißer als seine Haare. Obwohl er seit einigen Jahren in unserem Dorf wohnt, wohnte er vorher in Schottland. Vor vielen Jahren war er ein Soldat und er erzählt mir oft von den Schlachten und Siegen von dieser Zeit. Ruhig auf der Veranda zu sitzen und solche Geschichten dem Enkel zu erzählen scheint ihm viel Vergnügen zu bereiten (geben). Viele Male am Ende des Tages sitzt er dort und spricht über solche Angelegenheiten bis zu später Abendstunde. Bei seinen Füßen zu sitzen und seine Geschichten zu hören ist sehr interessant für mich.
Anfänglich, während ich bei ihm bin, frage ich gewöhnlich: "Hatte man Erfolg in jener Schlacht?" Sofort wiegt er den Kopf und beginnt geduldig über die Siege und Niederlagen zu erzählen. Er antwortet oft: "ich weiß nicht" auf meine Fragen "Wann" und "Weshalb". Manchmal (einige Male) sagt er: "Ich habe jene Meinung, aber ich weiß nicht genau (gut) über die ganze Angelegenheit (bescheid) und ich frage mich ob andere Personen es besser wissen." Weil er oft studiert & nachgedacht hatte, ist seine Meinung außerordentlich interessant. Er freut sich so, dass ich über geschehene Dinge frage, weil solche Fragen zeigen, dass auch ich über sie denke.
Meine Großmutter ist klein mit schönen Locken gänzlich weißen Haares. Sie hat schöne braune Augen mit langen schwarzen Wimpern. Man sagt, dass sie vor vielen Jahren eine Schönheit war. Sogar jetzt ist es vergnüglich sie anzuschauen und ihre roten Wangen zu sehen. Seit (vor) einigen Jahren trägt sie eine Brille um zu schreiben, lesen oder nähen und sie benötigt eine Rast nach wenig Arbeit. Spaziergang von sogar einem Kilometer ist jetzt zu lang für meine Großmutter. Man sagt, dass sie nicht mehr lange (Zeit) leben wird und ein solcher Gedanke beschert (gibt) uns Traurigkeit, weil wir die nette, geduldige Großmutter außerordentlich lieben.