Esperanto: Kapitel 34 – Übersetzung der Leseübung
Ĉe la festo
Hieraŭ vespere mi iris al la hejmo de mia kuzo, kiu estis invitinta min al malgranda festo ĉe li. Ĉar mi deziris alveni kiel eble plej frue, mi foriris de mia loĝejo kiel eble plej baldaŭ, malgraŭ la neĝa vetero. Mi estis surmetinta paron da dikaj gantoj, kaj mi portis dikajn ŝuojn. Mi ankaŭ havis mian ombrelon, kvankam pro la vento mi ne povis uzi tiun. Tuj kiam mi supreniris la ŝtuparon ĉe la hejmo de la kuzo, li aŭdis min, kaj venis por malfermi la pordon kaj akcepti min. „Bonan vesperon, kia estas via sano?“ li diris. Mi respondis „Mi sanas bonege, dankon,“ kaj eniris la domon kun li. Ni supren iris per granda ŝtuparo al ĉambro kie mi lasis la ĉapelon, gantojn kaj ombrelon, tiam ni malsupren venis kaj eniris la salonon. Mi salutis la onklinon, kiu afable parolis al mi, kaj ankaŭ la du kuzinojn. Unu kuzino estis ĵus priskribonta interesan libron, kiun ŝi antaŭ ne longe tralegis, kiam la aliaj gastoj komencis alveni. Sinjoro B. ĉeestis, kaj Doktoro C., kun sia filino sinjorino Maria, kaj multaj aliaj sinjoroj kaj sinjorinoj. La gastoj sidis aŭ staris en malgrandaj grupoj, kaj interparolis kun videbla plezuro. Unu rakontis pri vojaĝo, kaj tiam oni komencis priparoli la prezojn en aliaj landoj. Mi atente aŭskultis kelkajn minutojn, kaj poste foriris al alia grupo, kie oni gaje babilis pri estontaj (zukünftige) promenoj kaj festoj. Post unu aŭ du horoj, la servistinoj alportis al ni bonan malgrandan manĝon, kune kun bonega kafo. Fine, je malfrua horo ni ĝentile dankis al la familio de mia kuzo, kaj diris „adiaŭ“. Tiam ni foriris hejmen, kun sentoj de granda plezuro pro la agrabla festo.
Bei dem Fest
Gestern ging ich abends in das Heim meines Cousins, der mich zu einem kleinen Fest bei ihm eingeladen hatte. Da ich anstrebte so früh wie möglich anzukommen, ging ich von meiner Wohnung möglichst bald, trotz des Schneewetters. Ich war dabei mir ein Paar dicke Handschuhe anzuziehen und ich trug dicke Schuhe. Ich hatte auch meinen Schirm (dabei), obwohl ich diesen wegen des Windes nicht nutzen konnten. Sofort als ich die Treppe bei dem Heim meines Cousins hinauf ging hörte er mich und kam um die Tür zu öffnen und mich zu empfangen. „Guten Abend, wie geht es dir?“ (Wie ist deine Gesundheit?), sagte er. Ich antwortete: „Mir geht es sehr gut, Danke.“ und ging mit ihm in das Haus. Wir gingen über eine große Treppe hinauf, wo ich den Hut, die Handschuhe und den Schirm ließ, dann kamen wir herunter und gingen in den Salon. Ich begrüßte die Tante, die freundlich mit mir redete und auch die zwei Cousinen. (Die) Eine Cousine war gerade dabei ein interessantes Buch zu beschreiben, welches sie vor kurzem durchgelesen hatte, als die anderen Gäste begannen einzutreffen. Herr B. war da, und Doktor C., mit seiner Tochter Frau Maria, und viele andere Herren und Damen. Die Gäste saßen oder standen in kleinen Gruppen und unterhielten sich mit sichtbarem Vergnügen. Einer erzählte über eine Reise und dann begann man über die Preise in anderen Ländern zu sprechen. Ich hörte aufmerksam einige Minuten zu und ging danach zu einer anderen Gruppe, wo man freudig plauderte über zukünftige Spaziergänge und Feste. Nach ein oder zwei Stunden brachten die Serviererinnen uns ein gutes, kleines Essen zusammen mit sehr gutem Kaffee. Abschließend zu später Stunde dankten wir höflich der Familie meines Cousins und sagten: "Ade". Dann gingen wir (fort) nach Hause mit Gefühlen großer Freude wegen des angenehmen Festes.