Esperanto: Kapitel 11 – Übersetzung der Leseübung

Aus Wikibooks
Zur Navigation springen Zur Suche springen

La arabo en la dezerto

Arabo iris trans grandan sekan dezerton. Kamelo, lia fidela amiko, portis lin. La kamelo ankaŭ portis belajn tapiŝojn, ĉar la arabo estis riĉa viro. La arabo havis ne nur tapiŝojn, sed ankaŭ sakojn. En la sakoj estis akvo, ĉar en la dezerto nek pluvas nek neĝas. La viro trinkis akvon, kaj ankaŭ donis akvon al sia kamelo.

La kamelo marŝis kaj marŝis, sed ne venis al la domo de la arabo, ĉar ili perdis la vojon. La suno brilis, kaj la sablo de la dezerto ŝajnis varma. La arabo ne trovis la vojon, kaj baldaŭ li ne havis akvon. Tamen la kamelo marŝis kaj marŝis, kaj baldaŭ la arabo vidis sakon antaŭ si, sur la seka sablo. Li estis feliĉa kaj diris al si: „Ĉu estas akvo en ĝi? Mi volas trinki, kaj volas doni akvon al mia fidela kamelo.“ Li ankaŭ volis lavi la tutan vizaĝon en la akvo, ĉar li estis varma.

Post sia diro li kaptis la sakon, kaj komencis rigardi en ĝin. Li metis la nazon en ĝin, sed ne trovis akvon en la sako. Nek li nek lia fidela kamelo havis akvon, ĉar estis nur mono en la sako. La arabo estis kolera, ĉar li ne volis monon, li bezonis akvon. Li havis monon en sia domo en la urbo, kaj volis trovi akvon. Ĉu li tamen metis la sakon trans la kolon de sia kamelo? Ne, li ne volis meti ĝin sur sian kamelon, ĉar li estis kolera. Li ne tenis la sakon, sed ĝi falis sur la sablon, kaj kuŝis apud li. La sako nun kuŝas sur la sablo de la granda dezerto, kaj la mono estas en ĝi.


Der Araber in der Wüste

Ein Araber ging durch eine große, trockene Wüste. Ein Kamel, sein treuer Freund, trug ihn. Das Kamel trug auch schöne Teppiche, denn der Araber war ein reicher Mann. Der Araber hatte nicht nur Teppiche, sondern auch Säcke. In den Säcken war Wasser, denn in der Wüste regnet es nicht, noch schneit es. Der Mann trank Wasser, und gab auch seinem Kamel Wasser.

Das Kamel lief und lief, aber kam nicht zum Haus des Arabers, weil es den Weg verloren hatte. Die Sonne schien und der Sand der Wüste schien warm zu sein. Der Araber fand den Weg nicht und bald hatte er kein Wasser (mehr). Dennoch lief und lief das Kamel, und bald sah der Araber einen Sack vor sich, im trockenen Sand. Er war glücklich und sagte zu sich: „Ist da Wasser drin? Ich will trinken und meinem treuen Kamel Wasser geben.“ Er wollte auch das ganze Gesicht im Wasser waschen, weil ihm warm war (wörtlich: weil er warm war).

Nachdem er gesprochen hatte, nahm er den Sack und fing an rein zu schauen. Er steckte die Nase rein, aber fand kein Wasser im Sack. Weder er noch sein treues Kamel hatten Wasser, weil nur Geld im Sack war. Der Araber war wütend, weil er kein Geld wollte, er brauchte Wasser. Er hatte Geld in seinem Haus in der Stadt, und wollte Wasser finden. Legte er den Sack trotzdem über den Hals seines Kamels? Nein, er wollte ihn nicht auf sein Kamel legen, weil er wütend war. Er nahm den Sack nicht, sondern er (der Sack) fiel in den Sand und lag neben ihm. Der Sack liegt nun im Sand der großen Wüste und das Geld ist (noch) drin.