Esperanto: Kapitel 13 – Übersetzung der Leseübung
En la parko
Miaj junaj amiko kaj amikino, kaj ankaŭ ilia patrino, iris hieraŭ al la parko. La infanoj diris al la patrino ke la parko estas agrabla, kaj ke ili volas promeni en ĝi. La knabino parolis al sia frato pri la belaj floroj. Ŝi diris al li ke la floroj velkas, kaj ke la herbo en preskaŭ la tuta parko bezonas pluvon. La knabo diris hodiaŭ al mi ke hieraŭ li kaj lia fratino aŭdis la birdojn en la arboj super siaj kapoj. Li diris ke li miris pri tiuj birdoj, tamen li opinias ke la birdoj baldaŭ konstruos siajn nestojn en tiuj arboj.
La infanoj promenis, kaj baldaŭ ili vidis ke grizaj nuboj venas sur la ĉielon, kaj mia juna amikino timis ke pluvos. Ŝi parolis al la patrino pri la nuboj kaj la pluvo, montris al ŝi la grizajn nubojn, kaj diris ke ŝi volas iri al la domo. Ili komencis marŝi al la strato, kaj preskaŭ kuris, ĉar ili ne havis ombrelon. Tra la fenestroj de la domoj oni rigardis ilin, kaj la knabo miris ĉu li kaj liaj patrino kaj fratino amuzas tiujn virojn kaj virinojn. Tamen la patrino diris ke ŝi ne timas ke ŝi amuzos tiujn, sed ke ŝi timas la pluvon.
Ŝi kaj la filino volas esti zorgaj pri almenaŭ la novaj ĉapeloj. La filo diris al ŝi ke li ankaŭ estas zorga, sed ke li opinias ke ne pluvos. Baldaŭ la patro venis al ili, kaj portis ombrelojn, ĉar li ankaŭ timis la pluvon. Li miris ĉu la infanoj kaj ilia patrino havas ombrelojn. Baldaŭ pluvis, sed ili estis sekaj, ĉar ili havis la ombrelojn. Morgaŭ ili ne promenos en la parko, sed iros al la urbo.
Im Park
Mein junger Freund und meine junge Freundin und auch deren Mutter, gingen gestern in den Park. Die Kinder sagten der Mutter, dass der Park angenehm sei und dass sie darin spazieren wollten. Das Mädchen redete mit ihrem Bruder über die schönen Blumen. Sie sagte ihm, dass die Blumen welkten und dass das Gras fast im ganzen Park Regen brauche. Der Knabe sagte mir heute, dass er und seine Schwester gestern die Vögel in den Bäumen über ihren Köpfen gehört hätten. Er sagte, dass er sich über diese Vögel wunderte; trotzdem dachte er, dass die Vögel bald ihre Nester in diesen Bäumen bauen würden.
Die Kinder spazierten, und bald sahen sie, dass graue Wolken am Himmel aufkamen, und meine junge Freundin fürchtete sich davor, dass es regnen würde. Sie sprach mit der Mutter über die Wolken und den Regen, zeigte ihr die grauen Wolken und sagte, dass sie zum Haus gehen wolle. Sie fingen an zur Straße zu gehen und rannten sogar fast, denn sie hatten keinen Regenschirm. Durch die Fenster der Häuser schaute man sie an und der Knabe wunderte sich, ob er und seine Mutter und seine Schwester diese Männer und Frauen amüsierten. Trotzdem sagte die Mutter, dass sie sich nicht davor fürchte, dass sie diese Menschen amüsieren werde, doch dass sie den Regen fürchte.
Sie und die Tochter wollen wenigstens mit den neuen Hüten sorgfältig sein. Der Sohn sagte ihr, dass er auch sorgfältig sei, aber dass er meine, es werde nicht regnen. Bald kam der Vater zu ihnen und trug Regenschirme mit sich, denn er hatte auch Angst vor dem Regen. Er wunderte sich, ob die Kinder und deren Mutter Regenschirme hätten. Bald regnete es, aber sie waren trocken, weil sie Regenschirme hatten. Morgen werden sie nicht im Park spazieren, sondern in die Stadt gehen.