Esperanto: Kapitel 21 – Übersetzung der Leseübung
La sezonoj kaj la mondo
Antaŭ tre longa tempo Dio faris la mondon. Li vidis ke la floroj havas belajn kolorojn, ke la arboj estas altaj kaj verdaj. Tiam li vokis la sezonojn kaj diris „Belan mondon mi faris por vi. Ĉu vi gardos ĝin tage kaj nokte, kaj estos tre zorgaj pri ĝi?“ La sezonoj respondis „Jes,“ kaj ridis pro ĝojo.
Mallongan tempon ili ŝajnis esti tre feliĉaj inter la arboj kaj floroj de la nova mondo. Sed ne multajn semajnojn ili tiel zorge gardis la mondon. Ili komencis malpaci („streiten“) inter si, de la mateno ĝis la vespero, kaj ofte forgesis la arbojn kaj florojn. Ju pli ili malpacis, des malpli zorge ili gardis la mondon. La malkonstanta printempo ne ŝatis la kvietan vintron, kaj ploris pri la malvarma neĝo. La varma brila somero diris ke la aŭtuno estas tro malbrila. La laca aŭtuno volis ripozi, kaj riproĉis la malkonstantan printempon pri ĉi ties kota vetero.
Pli kaj pli multe ili malpacis, kaj post ne longe ili tute ne restis amikoj. Tiam la aŭtuno diris „Mi ne povas pli longan tempon labori kun vi pro la mondo. Niaj gustoj estas tro diversaj. Tial hodiaŭ matene ni dividos la mondon inter ni.“ La vintro respondis „Bone! Mi estas preta,“ kaj la somero kaj la printempo ridis pro ĝojo. Tiun tagon ili dividis la mondon inter si.
La vintro konstruis sian domon en la plej nordaj kaj sudaj landoj. Tie la frosto, neĝo kaj glacio kovras la tutan landon, dum la tuta jaro. La brila energia somero prenis por si la mezon de la mondo. Tial la vetero tie estas plej varma kaj brila. La aŭtuno kaj la printempo prenis por si la landojn inter la vintro kaj la somero. Tial la vetero estas nek tro varma nek tro malvarma en ĉi tiuj landoj. Tiam la sezonoj rakontis al Dio ke ili tiel dividis la mondon inter si.
Die Jahreszeiten und die Welt
Vor sehr langer Zeit erschuf Gott die Welt. Er sah, dass die Blumen schöne Farben hatten, dass die Bäume sehr hoch und grün waren. Dann rief er die Jahreszeiten und sagte: „Eine schöne Welt habe ich für euch geschaffen. Bewacht ihr sie Tag und Nacht und werdet ihr sehr sorgsam zu ihr sein?“ Die Jahreszeiten antworteten: „Ja!“, und lachten vor Freude.
Für eine kurze Zeit schienen sie sehr glücklich zu sein inmitten der Bäumen und Blumen der neuen Welt. Sie bewachten die Welt aber nicht für mehrere Wochen so sorgfältig. Sie fingen an sich untereinander zu streiten, von morgens bis abends, und vergaßen oft die Bäume und Blumen. Je mehr sie stritten, desto unsorgfältiger bewachten sie die Welt. Der unbeständige Frühling mochte den ruhigen Winter nicht und weinte über den kalten Schnee. Der warme, strahlende Sommer sagte, dass der Herbst zu matt sei. Der müde Herbst wollte sich ausruhen und tadelte den unbeständigen Frühling für dessen schmutziges Wetter.
Mehr und mehr stritten sie sich und nach kurzer Zeit [nicht lange] waren sie gänzlich keine Freunde mehr. Dann sagte der Herbst: „Ich kann wegen der Welt nicht längere Zeit mit euch arbeiten. Unsere Geschmäcker sind zu verschieden. Deshalb werden wir heute Morgen die Welt unter uns aufteilen.“ Der Winter antwortete: „Gut! Ich bin bereit“, und der Somer und der Frühling lachten vor Freude. An diesem Tag teilten sie die Welt unter sich auf.
Der Winter baute sein Haus in den nördlichsten und südlichsten Ländern. Dort bedeckt der Frost, der Schnee und das Eis das ganze Land, während des ganzen Jahres. Der strahlende, energische Sommer nahm sich die Mitte der Welt. Darum ist das Wetter dort am wärmsten und am strahlendsten. Der Herbst und der Frühling nahmen sich die Länder zwischen dem Winter und dem Sommer. Deshalb ist das Wetter weder zu warm noch zu kalt in diesen Ländern. Dann erzählten die Jahreszeiten Gott, dass sie die Welt so unter sich aufgeteilt hätten.