Esperanto: Kapitel 22 – Übersetzung der Leseübung
Diogeno kaj Aleksandro la Granda
Antaŭ multaj jaroj saĝa greka viro, Diogeno, loĝis en granda urbo. Li opiniis, ke ju pli malmulte oni bezonas, des pli feliĉa oni estas. Por montri al la mondo, ke li ne bezonas multe, kaj ke tial li havas sufiĉe por esti feliĉa, li loĝis en granda malnova barelo, anstataŭ havi domon. Anstataŭ kuŝi nokte sur lito aŭ almenaŭ sur mola tapiŝo, li eĉ dormis en tiu barelo. Oni multe parolis pri Diogeno en la urbo, ne nur ĉar li tiel loĝis, sed ankaŭ pro liaj saĝaj diroj.
Post kelke da tempo la reĝo Aleksandro la Granda venis tien por viziti la urbon. Dum li estis tie, li aŭdis pri Diogeno, kaj demandis pri li: „Ĉu li loĝas en la urbo?“
Aleksandro diris: „Kvankam mi ne konas lin, mi opinias ke mi volas vidi tian viron.“ Oni respondis „Diogeno estas saĝa viro, sed anstataŭ loĝi en domo, li preferas sidi la tutan tempon en malnova barelo. Anstataŭ porti purajn vestojn, li portas nur malpurajn ĉifonojn, ĉar li opinias, ke ju pli malmulte li bezonas, des pli feliĉa li estas. Aleksandro diris:„Antaŭ ol foriri de via lando mi vizitos tiun viron.“
Antaŭ ol li foriris de la urbo, Aleksandro iris kun kelkaj amikoj por viziti Diogenon, kaj trovis lin en lia barelo. „Ĉu tiu viro volas paroli al mi?“ demandis Diogeno per laŭta voĉo. Aleksandro la Granda respondis: „Mi estas la reĝo Aleksandro, kaj mi volas ekkoni vin. Mi vidas, ke vi estas tre malriĉa, kvankam vi estas saĝa. Ĉu vi ne volas kelkajn novajn vestojn anstataŭ tiuj malpuraj ĉifonoj?“ Diogeno tuj diris: „Antaŭ ol vi venis kaj staris inter mi kaj la suno, ĉi tiu tre varme brilis sur min. Ĉu vi venis por fari bruon kaj por veki min?“ Aleksandro ridis kaj diris: „Mi vidas ke vi havas sufiĉe por esti feliĉa. Tial mi estas preta por foriri.“
Diogenes und Aleksander der Grosse
Vor vielen Jahren wohnte ein weiser griechischer Mann, Diogenes, in einer großen Stadt. Er dachte, dass je weniger man benötigt, desto glücklicher ist man. Um der Welt zu zeigen, dass er nicht viel braucht, und dass er deshalb genügend hat um glücklich zu sein, wohnte er in einer großen, alten Tonne anstatt ein Haus zu haben. Anstatt nächtlich auf einem Bett oder mindestens einem weichen Teppich zu liegen, schlief er sogar in jener Tonne. Man sprach viel über Diogenes in der Stadt, nicht nur weil er so wohnte, sondern auch wegen seiner weisen Äußerungen.
Nach einiger Zeit kam der König Aleksander der Grosse dorthin um die Stadt zu besuchen. Während er dort war, hörte er von Diogenes und fragte betreffs [über] ihm: „Wohnt er in der Stadt?“
Aleksander sagte: „Obwohl du ihn nicht kennst, denke ich, dass ich einen solchen Mann sehen will.“ Man antwortete: „Diogenes ist ein weiser Mann, aber anstatt in einem Haus zu wohnen, zieht er es vor, die ganze Zeit in einer alten Tonne zu sitzen. Anstatt reine Kleidung zu tragen, trägt er unreine Lumpen, weil er denkt, dass je weniger er benötigt, umso glücklicher er sein wird. Aleksander sagte: „Bevor ich dein Land weggehe, werde ich jenen Mann besuchen.“
Bevor er aus der Stadt wegging, ging Aleksander mit einer Anzahl Freunden um Diogenes zu besuchen und fand ihn in seiner Tonne. „Will jener Mann mit mir sprechen?“ fragte Diogenes mit lauter Stimme. Aleksander antwortete: „Ich bin der König Aleksander und ich will dich kennen. Ich sehe, dass obwohl du weise bist, bist du sehr arm. Willst du nicht einige neue Kleider anstelle jenen unreinen Lumpen?“ Diogenes sagte sofort: „Bevor du kamst und zwischen mir und der Sonne standest, strahlte diese sehr warm auf mich. Bist du gekommen um Lärm zu machen und mich zu wecken?“ Aleksander lachte und sagte: „Ich sehe, dass du genug hast um glücklich zu sein. Also [Deshalb] bin ich bereit um fortzugehen.