Esperanto: Kapitel 24 – Übersetzung der Leseübung

Aus Wikibooks
Zur Navigation springen Zur Suche springen

En nia domo

Oni ofte miras kies domo en nia vilaĝo estas plej bela, kaj kiu domo estas la plej agrabla loĝejo. Nia domo ne estas tre granda, sed ĝi estas nova kaj ni multe ŝatas ĝin. Ĝia salono estas granda, kun belaj puraj kurtenoj kovrantaj la fenestrojn, kaj mola dika tapiŝo kovranta la plankon. Ĉi tie estas kelkaj seĝoj, malgranda tablo, kaj longa kanapo. Personoj vizitantaj nin kutime sidas en ĉi tiu ĉambro, kaj dum ni estas sidantaj tie ni nur parolas, anstataŭ skribi aŭ legi.

Alia ĉambro en la domo estas tre luma kaj agrabla, sed malpli granda. Ĉi tie staras tablo sufiĉe granda por nia tuta familio, kaj en tiu ĉambro oni manĝas. Ofte ni restas tie longan tempon post la manĝo, ĉar la patro rakontas interesajn rakontojn al ni, kaj ni multe ridas, kaj demandas pri tiuj rakontoj, kaj tiel bone amuzas nin ke mi preskaŭ forgesas pri miaj lecionoj. Tamen mi havas multe da lecionoj por lerni, kaj ili tute ne estas facilaj.

Je tre frua horo matene mi iras al la lernejo, kun miaj fratoj kaj fratinoj. Nur sabate kaj dimanĉe ni ne iras tien. La lernejo estas malnova kaj malgranda, sed oni estas nun konstruanta novan pli grandan lernejon apud nia domo. Dum la infanoj estas lernantaj siajn lecionojn tie, la patrino kutime iras al la bakejon, por aĉeti sufiĉe da pano, por la manĝoj de la tago. Ofte ŝi iras ankaŭ al aliaj butikoj.

Ĵaŭdon ŝi aĉetis kelke da novaj fungoj, kaj da asparago. Vendredon ŝi aĉetis kelkajn funtojn da sukero, skatolon da fragoj, kaj sufiĉe da kremo kaj lakto. Hodiaŭ ŝi estas aĉetanta brasikon kaj sakon da terpomoj. Ŝi volas kuiri tre bonan manĝon, tamen ŝi havas tro multe por fari en la kuirejo, ĉar ŝi ne havas servistinon.

In unserem Haus

Man fragt sich oft, wessen Haus in unserem Dorf am schönsten ist und welches Haus die schönste Unterkunft ist. Unser Haus ist nicht groß, aber es ist neu und wir mögen es sehr. Sein Salon ist groß, mit schönen, reinen Gardinen, die das Fenster verdecken, und einem weichen, dicken Teppich, der den Fußboden zudeckt. Hier sind ein paar Sessel, ein kleiner Tisch und ein langes Sofa. Leute, die uns besuchen, sitzen gewöhnlich in diesem Zimmer, und während wir dort am Sitzen sind, reden wir nur anstatt zu schreiben oder lesen.

Ein anderes Zimmer im Haus ist sehr hell und angenehm, aber kleiner. Hier steht ein genügend großer Tisch für unsere ganze Familie und in jenem Zimmer isst man. Oft bleiben wir dort für lange Zeit nach der Mahlzeit, weil der Vater uns interessante Geschichten erzählt und wir viel lachen und betreffend dieser Geschichte Fragen stellen und uns so gut amüsieren, dass ich fast meine Lehraufgaben vergesse. Trotzdem habe ich viele Lektionen zu lernen und sie sind alle nicht leicht.

Zu sehr früher Morgenstunde gehe ich zur Schule, mit meinen Brüdern und Schwestern. Nur samstags und sonntags gehen wir nicht dorthin. Die Schule ist alt und klein, aber man ist nun dabei, eine neue größere Schule neben unserem Haus zu bauen. Während die Kinder dort ihre Lektionen am Lernen sind, geht meine Mutter gewöhnlich in die Bäckerei, um genügend Brot zu kaufen für die Mahlzeiten des Tages. Oft geht sie auch zu anderen Geschäften.

Am Donnerstag kaufte sie einige neue Pilze und Spargel. Am Freitag kaufte sie mehrere Pfund Zucker, eine Schachtel Erdbeeren und genügend Schlagrahm und Milch. Heute ist sie einen Kohl und einen Sack Kartoffeln am Einkaufen. Sie will eine sehr gute Mahlzeit kochen, doch sie hat zu viel zu tun in der Küche, weil sie keine Dienerin hat.