Esperanto: Kapitel 25 – Übersetzung der Leseübung
La nepo vizitas la avinon
Hieraŭ matene mi vizitis la avinon. Ŝia hejmo estas apud la granda nova bakejo. Mi vidis ŝin tra la fenestro, ĉar la kurtenoj kovrantaj ĝin estas tre maldikaj. Ŝi estis sidanta sur la kanapo, kaj skribanta per plumo sur granda papero. Antaŭ ol frapi sur la pordo mi vokis ŝin kaj diris „Bonan matenon, kara avino!“ Tuj ŝi demandis „Kiu estas tie? Kies voĉon mi aŭdas?“ Mi respondis „Estas via nepo. Ĉu vi ne konas mian voĉon?“
Antaŭ ol ŝi povis veni al la pordo mi estis malfermanta ĝin. Mi iris en la salonon kaj donis al la avino bukedon da floroj. „La patrino donas ĉi tiujn al vi, kun siaj plej bonaj salutoj“, mi diris. La avino respondis „Nu, kia plezuro! Multan dankon al ŝi pro la bela bukedo, kaj ankaŭ al vi, ĉar vi portis ĝin ĉi tien por mi!“ Dum ŝi estis metanta la florojn en glason da akvo la avino diris „Nu, kiajn lecionojn vi havis hodiaŭ en la lernejo?“ Mi respondis ke mi bone konis la lecionojn, ĉar mi zorge studis ilin. „Ni estas lernantaj la germanan lingvon“, mi diris, „kaj ju pli longe ni studas ĝin, des pli multe mi ĝin ŝatas, kvankam ĝi estas tre malfacila.“
Mi rakontis ankaŭ pri la lecionoj de geometrio, kaj aliaj lecionoj, sed diris ke la ekzamenoj estos baldaŭ komencantaj. „Je tiu tempo“, mi diris, „mi estos skribanta la respondojn al la ekzamenoj, preskaŭ la tutan semajnon.“ La avino demandis kun intereso „Ĉu la demandoj de la ekzamenoj estos malfacilaj?“ Mi respondis „Mi ne scias, sed mi timas ke ni estos tre lacaj post tiom da laboro.“ Post kelke da aliaj demandoj kaj respondoj, mi opiniis ke estas la horo por foriri. Dum mi estis foriranta, la avino diris „Multajn salutojn al la tuta familio!“ Mi dankis ŝin, diris „Bonan tagon!“ kaj tiam foriris.
Der Enkel besucht die Großmutter
Gestern Morgen besuchte ich meine Großmutter. Ihr Zuhause ist neben der grossen, neuen Bäckerei. Ich sah sie durch das Fenster, weil die Vorhänge, die es verdecken, sehr dünn sind. Sie war sitzend auf dem Sofa und war mit der Feder auf ein grosses Papier am schreiben. Bevor ich an die Tür klopfte, rufte ich sie und sagte: "Guten Tag, liebe Großmutter!" Sie fragte sofort: "Wer ist dort? Wessen Stimme höre ich?"
Ich antwortete: "Es ist dein Enkel. Kennst du meine Stimme nicht?" Bevor sie zur Tür kommen konnte, war ich sie schon am öffnen. Ich ging in das Wohnzimmer und gab meiner Großmutter ein Bouquet Blumen. "Die Mutter gibt dir diese mit ihren besten Grüssen", sagte ich. Die Großmutter antwortete: "Na, was für eine Freude! Vielen Dank an sie für dieses schöne Bouquet, und auch an dich, weil du es für mich hierher getragen hast!" Während sie die Blumen in ein Glas Wasser am stellen war, sagte die Großmutter: "Na, was für Lektionen hattest du heute in der Schule?" Ich antwortete, dass ich die Lektionen gut kenne, weil ich sie sorgfältig studiere. "Wir sind die deutsche Sprache am lernen", sagte ich, "und je länger wir sie studieren, desto mehr mag ich sie, obwohl sie sehr schwierig ist."
Ich erzählte auch über die Geometrielektionen und andere Lektionen, aber sagte, dass die Prüfungen bald beginnen werden. "Zu jener Zeit", sagte ich, "werde ich die Antworten auf die Prüfungen am schreiben sein, fast die ganze Woche." Die Großmutter fragte mit Interesse: "Werden die Fragen der Prüfungen schwierig sein?" Ich antwortete: "Ich weiss nicht, aber ich fürchte, dass ich sehr müde sein werde, nach so viel Arbeit." Nach einigen anderen Fragen und Antworten, dachte (meinte) ich, dass es Zeit (die Stude) war um wegzugehen. Während ich am weggehen war sagte die Großmutter: "Viele Grüsse an die ganze Familie!" Ich dankte ihr, sagte "Guten Tag!" und ging dann (weg).