Esperanto: Kapitel 26 – Übersetzung der Leseübung

Aus Wikibooks
Zur Navigation springen Zur Suche springen

La pluvego

Nu, kia pluvego okazis hieraŭ vespere! Post kvieta varmega mateno, subite multaj nuboj kovris la ĉielon. La aero ŝajnis peza, kaj estis tute silenta kelkan tempon. Tiam forte blovanta vento frapegis la arbojn, kaj komencis fortege skui la branĉojn. Multege da polvo kaj malgrandaj pecoj da papero dancis en la aero kaj flugis ankaŭ ĉielen. Falis tiam kelkaj grandaj gutoj da pluvo, kaj ni sciis ke baldaŭ pluvegos.

Ni malfermis niajn (pluv)ombrelojn, kaj kuris antaŭen, por veni hejmen antaŭ ol falos multe da pluvo. La fulmo tiel ofte brilis ke ni fermis la okulojn pro ĝi, kaj treege ĝin timis. Preskaŭ tuj la tondro sekvis ĝin. Tondris tiom kaj tiel laŭtege ke la bruo ŝajnis frapi kontraŭ niajn kapojn. Tiam subite ekis pluvego, sed je tiu tempo ni estis jam preskaŭ sub la tegmento de nia domo. Dume la vento blovis pli kaj pli, kaj ju pli forte ĝi blovis, des pli pezaj pluvogutoj falis teren. Mi opinias ke mi antaŭe malofte vidis tian pluvegon.

La sekvan tagon mi promenis tre frue, kaj vidis ke la pordego al la ĝardeno de mia avo kuŝas sur la tero. Apude mi vidis ventoflagon falintan de la tegmento de granda ĉevalejo. Velkintaj floroj kuŝis sur la tero ĉirkaŭ mi, kaj inter ili kuŝis branĉoj. Eĉ ilin forrompis la grandega forto de la vento, tiel ke ili falis de la arboj. Sur malgranda branĉo restis nesto, sed kie estis la birdoj? Mi serĉis la junajn birdojn, sed tute ne povis trovi ilin, tial mi opinias, ke ili forflugis antaŭ ol la ventoj forrompis de la arbo ilian malgrandan hejmon. Mi ne scias kien ili flugis, sed mi opinias ke ili flugis suden al la arboj en tiu granda kampo trans la rivero.

Der Platzregen

Na, was für ein Platzregen [oder Wolkenbruch] gestern stattfand! Nach einem ruhigen, heißen Morgen, bedeckten plötzlich viele Wolken den Himmel. Die Luft schien schwer und war für einige Zeit ganz still. Dann schlug ein kräftig blasender Wind auf die Bäume ein und begann heftig die Äste zu schütteln. Sehr viel Staub und kleine Papierfetzen tanzten und flogen im Wind (auf und) umher und auch himmelwärts. Es fielen dann einige große Regentropfen und wir wussten, dass es bald stark regnen würde.

Wir öffneten unsere (Regen-)Schirme und rannten vorwärts um nach Hause zu kommen, bevor viel Regen fallen würde. Der Blitz strahlte so oft, dass wir wegen ihm die Augen schlossen und ihn außerordentlich fürchteten. Fast sofort folgte ihm der Donner. Es donnerte soviel und so extrem laut, dass der Lärm uns gegen die Köpfe zu schlagen schien. Da fing es plötzlich an heftig zu regnen, aber zu dieser Zeit waren wir fast schon unter dem Dach unseres Hauses. Währenddessen blies der Wind mehr und mehr, und je stärker er blies, desto schwerere Regentropfen fielen zu Boden. Ich meine, dass ich zuvor selten einen solchen Platzregen sah.

Am folgenden Tag ging ich sehr früh spazieren und sah, dass das Tor zum Garten meines Großvaters auf der Erde lag. Daneben sah ich eine Wetterfahne, die vom Dach eines großen Pferdestalls gefallen war. Ringsum lagen verwelkte Blumen auf der Erde und dazwischen lagen Äste. Sogar sie brach die riesig Kraft de Winde ab, so dass sie von den Bäumen fielen. Auf einem kleinen Ast blieb ein Nest, aber wo waren die Vögel? Ich suchte die jungen Vögel, konnte sie aber überhaupt nicht finden, deshalb meine ich, dass sie fortflogen bevor der Wind ihr kleines Zuhause wegbrach. Ich weiß nicht wohin sie flogen, aber ich meine, dass sie südwärts flogen, zu den Bäumen in jenem großen Feld jenseits des Flusses.