Esperanto: Kapitel 27 – Übersetzung der Leseübung
Roberto Bruce kaj la araneo
Oni rakontas la sekvantan interesan rakonton pri Roberto Bruce, reĝo en Skotlando antaŭ multaj jaroj. Okazis ke li rigardis de la fenestro de granda ĉevalejo la soldataron de siaj malamikoj. Por povi rigardi plej facile, kaj ankaŭ por sin kaŝi, li forsendis siajn soldatojn kaj restis la tutan tagon sub tiu tegmento. Kvankam la ĉevalejo estis granda ĝi estis malnova, kaj li opiniis ke la malamikoj ne serĉos lin tie. Je la fino de la tago li subite rimarkis araneon sur la muro apud si.
La araneo estis rampanta supren, sed baldaŭ ĝi falis en la polvon ĉe liaj piedoj. Tuj la falinta araneo komencis alian fojon supren rampi. Alian fojon ĝi falis teren, sed post ne longe ĝi komencis rampi alian fojon. „Kia pacienco!“ diris la reĝo al si. „Mi ne sciis ke la araneo havas tiel multe da pacienco! Sed kien ĝi nun estas falinta?“ Li rigardis ĉirkaŭen kaj fine li vidis la falintan araneon. Kun granda surprizo li rimarkis ke ĝi komencas rampi supren. Multajn fojojn ĝi supren rampis, kaj tiom da fojoj ĝi falis malsupren. Fine, ĝi tamen sukcese rampis ĝis la plafono.
La reĝo malfermis la buŝon pro surprizo, kaj diris al si „Kiam antaŭe mi vidis tiom da pacienco? Mi opinias ke la fina sukceso de tiu malgranda araneo donas al mi bonegan lecionon. Mi ofte estas malsukcesa, sed malpli ofte ol tiu araneo sur la muro. Mi perdis multe da soldatoj, kaj la malamikoj venkis multajn fojojn, ĉar ili havas multe pli grandan nombron da soldatoj. Tamen, mi estos pacienca, ĉar oni ne scias kiu fine sukcesos.“ La sekvan tagon, la reĝo Roberto Bruce komencis treege labori kontraŭ siaj malamikoj. Post mallonga tempo li bone sukcesis, kaj tute venkis la malamikojn en granda venko ĉe Bannockburn (Banokb'rn).
Robert Bruce und die Spinne
Man erzählt die folgende spannende Geschichte über Robert Bruce, König vor vielen Jahren in Schottland. Es geschah, dass er die Armee der Feinde am anschauen war, vom Fenster eines großen Stalls. Um am besten zu sehen zu können und auch um sich zu verstecken, sandte er seine Soldaten fort und blieb den ganzen Tag unter jenem Dach. Obwohl der Stall groß war, war er alt und er dachte, dass die Feinde ihn dort nicht suchen werden. Am Ende des Tages bemerkte er plötzlich eine Spinne an der Wand neben sich.
Die Spinne ist hochgekrochen, aber sie fiel bald in den Staub bei seinen Füßen. Sofort begann die heruntergefallene Spinne ein weiteres Mal hochzukriechen. Ein weiteres Mal fiel sie zu Boden, aber nach nicht langer Zeit begann sie ein weiteres Mal zu kriechen. "Was für eine Geduld!", sagte der König. "Ich wusste nicht, dass Spinnen so viel Geduld haben! Aber wohin ist sie nun gefallen?" Er schaute um sich und sah schlußendlich die heruntergefallene Spinne. Mit großer Überraschung bemekrte er, dass sie am beginnen war hochzukriechen. Viele Male kroch sie hoch und so viele Male fiel sie herunter. Schließlich, trotzdem, kroch sie erfolgreich bis zur Decke.
Der König öffnete vor Überraschung den Mund und sagte zu sich: "Wann zuvor sah ich so viel Geduld? Ich meine, dass der schlussendliche Erfolg jener kleinen Spinne erteilte (gab) mir eine extrem gute Lektion. Ich bin oft gescheitert, aber weniger oft als jene Spinne an der Wand. Ich bin viele Soldaten am verlieren und die Feinde waren viele Male erfolgreich, weil sie eine größere Anzahl Soldaten haben. Dennoch, werde ich geduldig sein, weil man nicht weiß wer am Ende Erfolg haben wird." An den folgenden Tagen begann der König Robert Bruce außerordentlich gegen seine Feinde zu arbeiten. Nach nicht langer Zeit, hatte er guten Erfolg und besiegte gänzlich die Feinde im großen Sieg bei Bannockburn.