Esperanto: Kapitel 29 – Übersetzung der Leseübung
Nia familio
Mi rakontos al vi kian familion ni havas. Ni estas ses personoj kaj ni loĝas en ĉi tiu domo de antaŭ preskaŭ kvar jaroj. Antaŭ ol veni ĉi tien al la urbo, ni estis loĝintaj tri jarojn en kvieta vilaĝo en la kamparo. Mia patro estas alta, kun grizaj haroj kaj griza barbo. Kvankam li ne estas riĉulo, li tamen havas sufiĉe da mono por vivi kontente kaj feliĉe. Li ŝatas marŝi, kaj ofte li estas marŝinta kvin aŭ ses kilometrojn por unu promeno. Unu fojon mi demandis „Kiel vi povas marŝi tiel multe?“ Li respondis „Dum mi estis junulo mi estis soldato, kaj tiam mi estis tre multe marŝanta. Tial mi ne forgesas la plezurojn de longaj promenoj.“
La patrino estas malpli alta ol mi, kaj kiel bluajn okulojn ŝi havas, sub nigraj okulharoj kaj nigraj brovoj! Ŝiaj haroj estas nigraj kaj buklaj, kaj ŝiaj vangoj estas ruĝaj. Ŝi havas dolĉan voĉon, kaj estas plezuro aŭdi ŝiajn kantojn. Por legi aŭ skribi ŝi kutime portas okulvitrojn. Mi havas du fratojn kaj unu fratinon. La fratino havas dek unu jarojn. (Wie zum Beispiel auch im Französischen sagt man auf Esperanto „ich habe 11 Jahre“, nicht „ich bin 11 Jahre [alt]“.)
Unu el la fratoj havas ok jarojn, la alia havas dek du jarojn. Ili povas bonege kuri, rajdi, kaj fari aliajn interesajn aferojn. Ili lernis siajn lecionojn en la lernejo tiel bone ke ses fojojn en unu monato oni laŭdis ilin. Ni multe ĝojis pri tiom da laŭdo por la fratoj. La fratino estas malpli forta, tamen ŝi ofte promenas kun ni eĉ du aŭ tri kilometrojn. La avino ankaŭ loĝas ĉe ni de antaŭ sep aŭ ok jaroj. Unu el ni kutime restas ĉe la hejmo kun ŝi, dum la aliaj promenas, ĉar ŝi ne estas sufiĉe forta por marŝi eĉ unu kilometron. Mi ofte miras kial ŝi preferas sidi sur la verando, kaj mi demandas al ŝi „Ĉu vi estas tro laca por marŝi?“ Ŝi kutime balancas la kapon kaj diras „Jes, mia nepo, mi estas tro laca.“
Unsere Familie
Ich erzähle dir was für eine Familie wir haben. Wir sind sechs Personen und wohnen seit ungefähr (vor) vier Jahren in diesem Haus. Bevor hierher, in die Stadt, zu kommen, hatten wir drei Jahre in einem ruhigen Dorf auf dem Land gewohnt. Mein Vater ist groß, mit grauen Haaren und grauem Bart. Obwohl er nicht ein Reicher ist, hat er dennoch genug Geld um zufrieden und glücklich zu leben. Er mag marschieren und oft ist er fünf oder sechs Kilometer marschiert für einen Spaziergang. Einmal fragte ich: "Wie kannst du so viel marschieren?" Er antwortete: "Während ich ein junger Mann war, war ich ein Soldat, und damals war ich sehr viel am marschieren. Deshalb vergaß ich das Vergnügen langer Spaziergänge nicht.
Meine Mutter ist weniger groß als ich, und was für blaue Augen sie hat, unter schwarzen Wimpern und schwarzen Augenbrauen! Ihre Haare sind schwarz und lockig und ihre Wangen sind rot. Sie hat eine süße Stimme und es ist eine Freude ihre Lieder zu hören. Um zu lesen oder schreiben trägt sie gewöhnlich eine Brille. Ich habe zwei Brüder und eine Schwester. Die Schwester ist elf Jahre (alt). Einder der Brüder ist acht Jahre (alt), der andere ist zwölf Jahre.
Sie können extrem gut laufen, reiten und andere interessante Sachen machen. Sie lernen ihre Lektionen in der Schule so gut, dass man sie sechs mal in einem Monat lobte. Wir freuten uns über so viel Lob für meine Geschwister. Die Schwester ist weniger stark, dennoch spaziert sie oft sogar zwei oder drei Kilometer. Die Großmutter lebt auch bei uns seit (vor) sieben oder acht Jahren. Einer von uns bleibt gewöhnlich zu Hause mit ihr, während andere spazieren gehen, weil sie nicht genug stark ist um sogar einen Kilometer zu marschieren. Ich wundere mich oft wie sie es vorzieht auf der Veranda zu sitzen und ich frage sie: "Bist du zu müde um zu marschieren?" Sie nickt normalerweise den Kopf und sagt: "Ja, mein Enkel, ich bin zu müde."