Esperanto: Kapitel 31 – Übersetzung der Leseübung
Alfredo la Granda kaj la libro
Antaŭ pli multe ol mil jaroj vivis Alfredo la Granda, unu el la plej interesaj personoj pri kiuj ni estas aŭdintaj. Li estis la unua angla reĝo, kiu deziris legi librojn. Li estis ankaŭ la lasta, kiu povis legi ilin, ĝis post multaj jaroj. Unu tagon, dum li estis malgranda knabo kun flavaj buklaj haroj, lia patrino, tre saĝa reĝino, montris al li kaj al liaj fratoj belegan libron. Ŝi diris ke la libro kostis multe da mono en lando trans la maro, kaj ke ĝi nun apartenas al ŝi. Si diris „Miaj filoj, mi donos ĉi tiun libron al tiu el vi, kiu lernos legi ĝin. Kiu el vi estos la unua, kiu povos legi? Tiu ricevos la libron.“
Nu, Alfredo komencis studi, kaj post ne longe li gajnis la belegan libron. Liaj fratoj eĉ ne penis gajni ĝin. Tiam oni tre malmulte pensis pri libroj. La reĝoj kaj iliaj filoj nur malofte povis legi, kaj treege malofte povis skribi. Oni laŭdis nur personojn, kiuj bone rajdis kaj batalis per sagoj kaj pafarkoj. Sed oni opiniis ke tute ne estis necese scii pri la aferoj, kiujn la libroj rakontas. Tial Alfredo ne ricevis laŭdon pro sia deziro por legi.
La sesan aŭ sepan jaron post sia ricevo de la libro, Alfredo volis lerni la latinan lingvon, ĉar tiam oni skribis latine („auf Latein“) la librojn, kiuj estis plej bonaj. Oni serĉis ĝis la finoj de la lando, kaj iris multajn mejlojn, sed preskaŭ ne povis trovi personon, kiu eĉ estis aŭdinta pri tia lingvo. Fine oni trovis personon por helpi Alfredon, kiu tiam lernis la latinan lingvon. Tiu sama Alfredo estis reĝo multajn jarojn, kaj estis unu el la plej bonaj reĝoj, kiujn la angla lando estas havinta. Alfredo skribis librojn en la latina lingvo, kaj ankaŭ tradukis latinajn librojn en la anglan lingvon.
Alfred der Große und das Buch
Vor mehr als tausend Jahren lebte Alfred der Große, einer der interessantesten Personen, von welcher wir gehört haben. Er war der erste englische König, welcher wünschte, Bücher zu lesen. Er war auch für viele Jahre der letzte, welcher sie lesen konnte. Eines Tages, während er ein kleiner Junge mit gelben, gelockten Haaren war, zeigte seine Mutter, eine sehr weise Königin, ihm und seinen Brüdern ein wunderschönes Buch. Sie sagte, dass das Buch in einem Land jenseits des Meeres sehr viel Geld kostete und dass es nun ihr gehöre. Sie sage: "Meine Jungen, ich werde dieses Buch jenem von euch geben, welcher lernen wird, es zu lesen. Welcher von euch wird der erste sein, der lesen kann? Jener wird das Buch erhalten."
Nun begann Alfred zu lernen, und nach nicht lange(r Zeit) gewann er das wunderschöne Buch. Seine Brüder bemühten sich nicht einmal, es zu gewinnen. Damals dachte man nur selten über Bücher nach. Die Könige und ihre Söhne konnten nur selten lesen und konnten außerordentlich selten schreiben. Man lobte nur Leute, die gut ritten und mit Pfeil und Bogen kämpften. Aber man meinte, dass es überhaupt nicht nötig war, von Sachen zu wissen, welche die Bücher erzählten. Deshalb erhielt Alfred kein Lob für seinen Wunsch zu lesen.
Das sechste oder siebte Jahr nach dem Erhalt des Buches wollte Alfred Latein lernen, weil man damals die Bücher, die die besten waren, auf Latein schrieb. Man suchte bis ans Ende des Landes und ging viele Meilen, aber konnte fast keine Person finden, welche auch nur über so eine Sprache gehört hatte. Schließlich fand man eine Person, die Alfred helfen konnte, welcher damals die lateinische Sprache lernte. Jener gleiche Alfred war viele Jahre König und war einer der besten Könige, die das englische Land hatte. Alfred schrieb Bücher in der lateinischen Sprache und übersetzte auch lateinische Bücher ins Englische.