Esperanto: Kapitel 32 – Übersetzung der Leseübung

Aus Wikibooks
Zur Navigation springen Zur Suche springen

Alfredo la Granda kaj la kukoj

Unu fojon antaŭ pli multe ol mil jaroj, soldatoj venis de trans la maro por ataki la anglan reĝon Alfredon la Grandan. Ili nek konis nek malamis lin, sed ili sciis ke li estas persono kies landon ili deziras gajni. Ĉi tiuj malamikoj estis venintaj tiel subite ke Alfredo ne estis preta por defendi sian landon kontraŭ ili. Tial li forkuris kelkajn mejlojn de la urbo, kaj sin kaŝis en granda arbaro malantaŭ vilaĝo. Anstataŭ porti reĝajn vestojn li aĉetis tiajn ĉifonojn kiajn kamparanoj kaj malriĉuloj portas.

Li loĝis ĉe malriĉa sed laŭdinda kamparano, kiu ne konis la reĝon, kaj tute ne suspektis kia persono lia gasto estas. Unu memorindan tagon Alfredo estis sidanta apud la fajro, kaj estis rigardanta siajn sagojn kaj pafarkon dum li pensis malĝoje pri sia lando. La edzino de la arbarano demandis „Ĉu vi ankoraŭ sidos tie dekkvin aŭ dudek minutojn?“ „Jes,“ respondis la reĝo. Ŝi diris „Nu, estos necese fari pli varmegan fajron por tiaj kukoj kiajn mi nun estas bakonta. Ĉu vi gardos tiujn kukojn kiuj nun estas super la fajro, dum mi kolektos pli multe da ligno?“ Alfredo respondis „Certe mi gardos ilin kontraŭ la fajro.“

La virino serĉonta lignon foriris en alian parton de la arbaro, kie estis multe da ligno, kaj la reĝo penis zorgi pri la kukoj. Sed baldaŭ li forgesis ilin, kaj la fajro ilin difektis. Kiam la virino venis kaj flaris la kukojn ŝi kriis „ho, vi riproĉinda viro! Kvankam vi ankoraŭ sidas tie, vi ne pensas pri la kukoj, kaj la fajro estas difektinta ilin!“ Ŝi estis kruele batonta la reĝon, kiam li diris al ŝi kiu li estas, kaj kial li forgesis la kukojn. Tiam ŝi tre hontis, kaj anstataŭ mallaŭdi lin ŝi volis esti ankoraŭ pli bona al li.

Alfred der Große und die Kuchen

Ein Mal vor mehr als tausend Jahren kamen Soldaten von jenseits dem Meer um den König Alfred den Großen anzugreifen. Weder kannten noch hassten sie ihn, aber sie wussten, dass er die Person war, dessen Land sie zu gewinnen wünschten. Alle diese waren so schnell gekommen, dass Alfred nicht bereit war um sein Land gegen sie zu verteidigen. Deshalb lief er einige Meilen von der Stadt weg und er versteckte sich in einem großen Wald hinter einem Dorf. Anstatt die königlichen Kleidungsstücke zu tragen kaufte er solche Lumpen, wie die Landbewohner und Arme tragen.

Er wohnte bei einem armen aber lobenswerten Landbewohner, welcher den König nicht kannte und überhaupt nicht verdächtigte, was für eine Person er war. Eines erinnernswerten Tages war Alfred neben dem Feuer gesessen und schaute seine Pfeile und Schiessbogen während er traurig über sein Land dachte. Die Ehefrau des Waldbewohners fragte: "Werden Sie noch 15 oder 20 Minuten dort sitzen?". "Ja", antwortete der König. Sie sagte: "Nun, es wird nötig sein ein sehr viel heißeres Feuer zu machen für solche Kuchen, wie ich jetzt backen werde. Werden Sie diese Kuchen, welche jetzt über dem Feuer sind überwachen während ich mehr Holz sammeln werde?". Alfred antwortete: "Gewiss werde ich sie gegen das Feuer bewachen.

Die Frau, die gleich Holz suchen würde, ging weg in einen anderen Teil des Waldes, wo mehr Holz war und der König bemühte sich, sich um die Kuchen zu sorgen. Aber bald vergass er sie und das Feuer beschädigte sie. Als die Frau kam und die Kuchen roch, schrie sie: "Oh, sie beschimpfenswerter Mann! Obwohl Sie noch dort sitzen, denken Sie nicht an die Kuchen und das Feuer hat sie beschädigt!" Sie war im Begriff ihn grausam zu schlagen als er ihr sagte wer er war und wieso er die Kuchen vergaß. Dann schämte sie sich sehr und anstatt ihn zu tadeln, wollte sie noch besser zu ihm sein.